Franca Flandrio

Franca Flandrio
Origina nomo:
Flandre française resp.
Frans-Vlaanderen
 
8431790 Nord 
Natura regiono de Francio
Geografio
Teritorio de franca Flandrio.
Teritorio de franca Flandrio.
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Provinco de reĝlando Francio
Estiĝo:
Traktato de Verdun
Antaŭaj ŝtatoj:
nenio
Postsekvaj ŝtatoj:
Nord Nord
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Franca Flandrio estas la parto de la malnova graflando Flandrio, kiu nun estas parto de Francio, kaj kiu tradicie konsistas el norda duono de departemento Nord ; necesas aldoni ankaŭ kvar komunumojn de Pas-de-Calais (vidi geografia etendiĝo sube).

Tradicie franca Flandrio konsistas el du apartaj partoj: mara Flandrio norde (pli-malpli la nuna arondismento Dunkerque), historie flandralingva, kaj romanika Flandrio sude, kiu estis la parto de la malnova graflando Flandrio kie oni ĉiam parolis romanike poste pikarde aŭ france. Romanika Flandrio estas la plej loĝata parto de franca Flandrio, kun ties plej granda urbo Lille, kromnomata «ĉefurbo de Flandrio». La aliaj ĉefaj urboj de Flandrio estas Roubaix (flandre Robaais, origina, pli malnova nomo Roodebeke), Tourcoing (Toerkonje) kaj Douai (Dowaai). Dunkerque (Duinkerke) estas la ĉefa urbo de mara Flandrio.

Ekde sia estiĝo en la 17-a jarcento, franca Flandrio fariĝis unu el la plej riĉaj kaj plej dense loĝataj provincoj de Francio, kiu ludis plej gravan rolon en la industria revolucio en Francio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search